Periplo de la Eritrea maro

Nomoj, vojoj kaj lokoj de la Periplo de la Eritrea maro.

La Periplo de la Eritrea maroPeriplo de la Ruĝa maro (en greka Περίπλους τῆς Ἐρυθράς Θαλάσσης, en latina Periplus Maris Erythraei) estas grek-romia periplo, verkita en greka, kiu priskribas navigadon kaj komercon el rom-egiptaj havenoj kiaj Berenice laŭlonge de la marbordo de la Ruĝa maro, kaj aliaj laŭlonge de la Korno de Afriko kaj Sindo kaj Sudokcidenta Barato. La teksto estis atribuita al diversaj datoj inter la 1-a kaj 3-a jarcentoj p.K., sed lastatempe dato el mezo de la 1-a jarcento estas plej komune akceptita. Kvankam la aŭtoro estas nekonata, estas klare ke temas pri rekta priskribo fare de iu familiarigita kun la areo kaj estas preskaŭ unika ĉar havigas interesajn rigardojn al tio kion la antikva eŭropa mondo konis pri la landoj ĉirkaŭ la Hinda Oceano.

La Eritrea maro (en greka Ἐρυθρά Θάλασσα) laŭ vorte signifas "Ruĝa maro". Tamen, por grekoj, ĝi inkludis la Hindan Oceanon kaj eĉ la akvojn de la Persa Golfo.


Developed by StudentB